La Anarkiista Federacio (Britio) - Anarchist Federation (AF)

Celoj kaj principoj (Aims and principles - Esperanto)

1. La Anarkiista Federacio estas asocio de revoluciaj anarkiistoj kiuj agnoskas la klasbatalon. Ni celas abolon de cxiuspeca hierarkio, kaj luktas por krei tutmondan senklasan socion: anarki-komunismon.

2. Kapitalismo baziÞas sur ekspluatado de la laborista klaso fare de la estranta klaso. Sed malegaleco kaj ekspluatado ankaux esprimigxas en trajtoj de raso, de sekso, de kapableco, de ago, sed ankaux laux sannivelo, kaj cxi-rilate parto de la laborista klaso subpremas alian. Tio disigas nin, okazigante mankon de klasunuigo, en batalo kiu profitas al la estranta klaso. La grupoj plivigligas kiam ili agadas autonome kontestante la sociajn kaj ekonomiajn pov-rilatojn. Necesas rezigni pri la povo de unu super la alia je individua nivelo, ankaux je politika, por atingi nian celon.

3. Ni opinias ke kontrauxstari rasismon kaj seksismon estas tiom grave kiom aliaj aspektoj de la klasbatalo. Ne eblas atingi anarki-komunismon dum ekzistas rasismo kaj seksismo. Por esti efika en sia lukto kontraux supremigxo sine de la socio kaj de la laborista klaso, la virinoj, la lesboj kaj gejoj, kaj la nigruloj eble bezonas sendepende organizigxi. Tamen, necesus ke estu kiel homoj de la laborista klaso, cxar la interklasaj movadoj maskas la verajn klasdiferencojn kaj malmulte efikas. Sen abolo de kapitalismo, ne eblas estas gxisfuna emancipado.

4. Ni kontrauxstaras la ideologion de naciliberigaj movadoj, kiu asertas ke estas komuna intereso inter samlanda laborista klaso kaj mastraro antaux eksterlanda superregado. Ni favoras la proletaj luktoj kontraux rasismo, genocido, etnocido, kaj politika kaj ekonomia koloniismo. Ni kontrauxstaras la kreon de iu ajn mastra klaso. Ni forcetas cxiujn naciismajn formojn tial ke tio utilas nur al la redifino de la dividoj ene de la tutmonda laborista klaso. La laborista klaso ne havas patrujon, kaj necesas elimini la naciajn landlimojn. Ni strebas al konstruado de anarkiista internacio por labori kune kun aliaj liberecanaj revoluciuloj tutmonde.

5. Flanke de la ekspluatado kaj subpremo de la plejparto de la homoj, kapitalismo minacas la mondon per milito kaj detruo de la medio.

6. Ne eblas forigi kapitalismon sen revolucio, kiu elmergigxos el la klasa konflikto. La estranta klaso devas esti entute forbalaita por realigi anarki-komunismon. Cxar la estranta klaso ne forlasos la povon sen uzo de militistaro, tiu revolucio konsistos el periodo de perforto tiom kiom de liberigo.

7. La sindikatoj, pro sia koncepto, ne povas farigxi vehikloj por la revolucia transformo de la socio. Por funkcii, necesas ke kapitalismo akceptu ilin, do ili ne povas ludi rolon en gxia forfaligo. La sindikatoj dividas la laboristan klason (inter la salajritoj kaj la senlaboruloj, komerco kaj metiistaro, inter laboristoj kvalifikitaj kaj ne). Ecx la sindikatoj anarki-sindikatistaj estas devigitaj laux sia fundamenta sindikatisma koncepto. Cxiu sindikato devas kontroli siajn membrojn por trakti kun la estraro. Ili traktadas por realigi ekspluat-formon pli jxustan por la dungitaro. La interesoj de la estraro kaj de la reprezentantoj cxiam estos malsamaj ol la niaj. La klaso de la majstroj estas nia malamiko. Dum ni luktas kontraux gxi, por atingi plej bonajn kondicojn, ni devas konscii ke gxi povas nuligi reformojn jam delonge realigitajn. Nia fina celo devas esti la kompleta abolo de kapitalisma sklaveco. Ne tiel, agante en sindikato, ni povos atingi tiun celon. Tamen, ni ne diros al la homoj forlasi la sindikatojn gxis ties ekzisto ne plu utilos per la revolucia evento. Sindikato estas komuna startpunkto por multaj laboristoj. La iniciatoj de la bazo povas plifortigi nin por la batalo cele al anarki-komunismo. Plej grave estas organizigi kolektive batalante por ke la laboristoj estru siajn proprajn luktojn.

8. Ververa liberigo povas okazi nur pere de la revolucia autonoma agado de la laborista klaso amasoskale. Anarki-komunista socio signifas ne nur kunagadon inter egaluloj, sed ankaux ilia aktiva partopreno en la konceptado kaj kreado de tiu socio dum kaj post la revolucio. Dum tumulta kaj lukta periodo, la homoj bezonos starigi revoluciajn organizojn kontrolotajn de cxiuj membroj. Tiuj autonomaj organizoj estos ekster la kontrolo de la politikaj partioj, kaj en ilia sino ni lernos multon rilate al auxtonoma agado.

9. Kiel anarkiistoj ni organizigas en cxiuj vivkampoj por progresigi la revolucian procezon. Ni opinias ke grava anarkiista organizo estas bezonata por helpi nin atingi tiun celon. Male je la lauxdiraj socialistoj aux komunistoj, ni volas nek povon nek superregon por nia organizo. Ni scias ke la revolucio estos efektivigita nur rekte de la laboristaro. Tamen, necesas ke organizoj kiuj povas konvinki la homojn pri la alternativo de la anarki-komunista metodo antauxiru la revolucion. Ni partoprenas la lukton kiel anarki-komunistoj, kaj ni organizigas federacie. Ni forjxetas sektarismon kaj ni laboras por unuigita revolucia anarkiista movado.

10. (on religion - to be added).

Kontakto:

Anarchist Federation
c/o Frontline Books
73 Humberstone Gate
Leicester
LE1 1WB

email:

E-posxto: klasbatalo@aol.com

Email AF


Reiru al Anarkiista Federacio