LA LINGVO DE LIBERECO - LA VOCHO DE INTERNACIISMO

Traduko de artikolo el "Organise!" No 55 - 2001 kun aldonitaj reagoj

La Anarkiista Federacio ghuste traktas sian internacian laboron grave. Nia Internacia Sekretararo komunikadas kun anarkiistoj kaj gerevoluciuloj trans la globuso. Ilia laboro simple povas esti skribi leterojn, intershanghi informojn kun gekamaradoj en siaj respektivaj landoj. Alifoje signifas komunajn solidarecajn agadojn je internacia nivelo. Plie, la AF ankał partoprenas kiel sekcio de Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF).

La 4-a punkto el niaj Celoj kaj Principoj informas, "La laborista klaso ne havas landon, kaj landlimoj devas esti eliminotaj." Sed tiaj limoj ne estas nur politikaj ał ekonomiaj konstruajhoj, ili ankał povas esti psikologiaj limoj. Chefa barilo inter internacia unuigho de laboristoj, ofte ne rimarkita ał ignorita, estas lingvo.

Lingvo chiam estas problemo - tiel diras iun, kiu provis komuniki kun eksterlandaj gekamaradoj - aparte se oni malplene konas fremdlingvon, kaj la eksterlandaj gekamaradoj malmulte scias la anglan.

Tamen por ni gerevoluciuloj, tiu problemo ne tute estas nevenkebla. Per iometa aplikado kaj tiom internacia kunlaborado, ni povos venki la lingvan problemon, sen tro da malfacilo.

Kompreneble chiuj ni povus elspezi multan tempon por lerni multajn lingvojn (malbone)... Alie ni povas elspezi nur etan tempon lerni unu facilan kaj nełtralan lingvon (Esperanto) kiel komunikilo inter nesamlandaj gekamaradoj.

Nu, kutime, kiam oni mencias Esperanton, skeptuloj ekdiras...

"Sed apenał iuj parolas ghin." Fakto: tutmonde multnombraj homoj parolas Esperanton. Efektive, ech en Britio, kie Esperanto relative estas malforta, Esperantistoj nombre superas anarkiistojn.

"Sed la angla jam estas ia internacia lingvo, chu ne?"

Vere. Sed la anglan estas internacia lingvo de komerco, multnaciaj korporacioj, potenco, imperiismo, ktp... En multaj partoj de la mondo, oni devigis popolojn paroli angle, iuokaze per pafilo. Aliflanke, nek klaso, nacio, korporacio nek registaro proprietas Esperanton . Lał mia scio, neniu internacia Esperanta-policaro piedbatas la laboristaron.

Alia problemo pri la angla estas, kvankam ghi estas relative facila lingvo base lerni, ne nativ-parolanto chiam sentas malavantaghon. Fakte, sennombraj bizaraj kaj ofte nekompreneblaj gramatikajhoj, tute nelogikaj frazoj, strangaj idiomoj, ankał stranga ortografio kaj prononco tute enigmas la anglan. Fine, por la ne nativ-parolanto, la angla estas ankorał alia barilo al internacia komunikado.

Pri Esperanto, tamen, chiu estas ne nativ-parolanto, sekve chiu relative egalas - neniu posedas lingvan avantaghon. Ankał ghi estas nekredeble facila, kaj oni povas lerni ghin dum tre mallonga periodo. Alivorte, ne necesas, ke oni estus lingva-cerbulo por profiti. Prononco estas fonetika, gramatiko estas tute regula. Esperanto havas neniujn neregularojn dolore parkerigi. Do, post oni lernas la fundamentojn, oni facile aplikas ghin, kaj gajnas spertadon.

Ni anarki-komunistoj ofte parolas pri "kulturo de rezisto." Do, che la internacia fronto, Esperanto ege kontribuas al tiu celo, se ni uzu ghin por internacia rezistado. Sed dependas de ni mem konstrui tion. Mi ne diras, ke chiu klas-konscia laboristo en la mondo devas lerni Esperanto (sed tio ne estus malbona). Tamen Esperanto, chu ni elektos uzi ghin, estas tre utila ilo, kiu nur povas helpi la klasbatalon.

Iom da Historio

Iu, kiu legas nian bonegan broshuron 'The Anarchist Movement in Japan' (La Anarkiisma Movado en Japanio) rimarku, ke iuj represitaj paghoj el malnovaj anarki-komunismaj jhurnaloj estas dulingvaj: japane kaj Esperante. Dum la frua parto de la 20-a jarcento, la japana shtato ekzekutis grupon de Esperantistoj pro iliaj anarkiismaj agadoj.

Fakte, anarkiistoj estis historie en la unua rango de la internacia laborista Esperanto movado preskał ekde la unua tago. La unua anarki-Esperanta grupo starighis en Stokholmo dum 1905. La influa Paco-Libereco grupo el Parizo sekvis dum 1906. Intertempe, en Chinio kaj Japanio, anarkiistoj eldonis la Esperantojn jhurnalojn La Vocho de la Popolo kaj Nova Jarcento. Influa china anarkiisto Shin-fu estis Esperantisto, kaj la fama anarkiista verkisto Ba Jin originale verkis sian novelon "Printempo en la Ałtuno" Esperante (poste eldonita en la angla). Oni informas min, ke Malatesta ankał komprenis la internacian lingvon. Plie, dum 1907 la Internacia Anarkiista Kongreso en Amsterdamo adoptis rezolucion subteni uzadon de Esperanto. Sekvaj kongresoj reasertis tion.

Dum la fruaj 1920-aj jaroj, la ukranaj anarkiistoj A. Levandovski kaj J. Zilberfarb fondis ISAB (Internacilingva Scienca Anarkiista Biblioteko). ISAB vokis krei tutmondan anarki-Esperantistan organizon. Kun helpo de S. Haydovski kaj N.Futerfas el Rusio, la franca anarkiisto Julio Migny, kaj aliaj, Tutmonda Ligo de Esperantistoj Senshtatanoj (TLES) fine formighis. TLES enhavis sekciojn el 15 landoj kaj eldonis jhurnalon Libera Laboristo el Berlino.

Inter la du mondmilitoj, anarkiistoj el Bulgario eldonis jhurnalon Laboristo, kiu poste tranlokighis al Stokholmo. Intertempe premado en Japanio devigis Esperantan jhurnalon La Anarkiisto chesi, kiam la redaktistoj estis enkarcerigitaj. En Hispanio (1936-9) la CNT-FAI semajne eldonis sian Esperantan inform-bultenon el Barcelono.

La buchado kaj detruo de la dua mondmilito signifis finon por TLES. Tamen dum 1946 jhurnalo Senshtatano komencis en Parizo, eldonita de la provizora centro de la Internacia Anarkiista Junularo. Tiuj gekamaradoj dałrigis multajn el la laboro de la malnova TLES. Dum 1969 la anarkiista frakcio de SAT starigis revuon Liberecana Ligilo, kiu ankorał dałras hodiał - nuntempe eldonita el Belgio.

La Sceno Hodiał

Ne necesas diri, ke ne chiuj Esperantistoj estas revoluciaj anarkiistoj, nepre ne. La plejgranda internacia organizo estas UEA, reprezentita chi tie de Esperanto Asocio de Britio. Tradicie, ghi chiam celas al politike nełtrala oriento. La dua plej granda organizo estas SAT. Ekde ghi fondighis, SAT tradicie tenis klasbatalan vidpunkton, vidante Esperanto kiel ilo kunigi laboristojn el malsamaj landoj, kaj antałenigi la laboristan kałzon che la internacia fronto. SAT eldonas monatan revuon, Sennaciulo, kaj havas anojn trans la globuso. Ghi provizas rimedon por siaj anoj rekte komuniki kun laboristoj en aliaj landoj. Ghia brita frat-organizo estas SATEB (SAT en Britio), kiu eldonas La Verda Proleto (verda tradicie estas koloro de la Esperanta-movado).

SATEB estas principe maldekstra, sed mi devas diri, ghi estas tre amika kaj malfermita. Kvankam SAT mem internacie estas miksajho, kiu konsistas el anarkiistoj kaj diversaj gemaldekstruloj, anarkiistoj certagrade influas la organizon. La Liberecana Frakcio mem produktas bonegan revuon, Liberecana Ligilo. Interese, SAT broshuroj enhavas bonajn titolojn, inkluzive de Bakunin, Kropotkin, kaj Grave, ankał tradukojn de konsilantara komunisto Anton Pannekoek.

Praktikajhoj

Esperanto havas eblecon esti nekredeble utila kaj praktika ilo por antałenigi revolucia-komunikadon kaj celojn che la internacia nivelo. Ghi ankał estas la plej facile lernebla lingvo en la mondo, kaj oni povas esti komprenata Esperante dum mirige mallonga tempo. Ghi certe havas eblecon esti internacia lingvo de libereco, rezisto kaj solidareco.

------------------------------------------------------------------------------

--

T.H. el Japanio alportas precizigojn :

Chi tio ne estas fakto. En 1910 la registaro ekzetutis dek du socialistojn, chefe anarkiistojn, pro elknedita falsa krimo ke ili komplotis murdi tennoon (imperiestron). La plej fama el ili estis Kotoku Shusui, pioniro de japanaj anarkiistoj, kaj jhurnalisto kaj pacisto, kiu kontrałstaris al la Japana-Rusa Milito. Povas esti, ke iuj el la ekzekutitoj iam provis lerni Esperanton, sed neniu estis konata kiel esperantisto, nek ili estis "grupo da esperantistoj".

Pro ia miskomuniko, al Europo venis la falsa informo, ke "grupo da esperantistoj" estis ekzekutitaj. Kaj Zamenhof, ałdinte tion, esprimis fortan malghojon. Tiel mi legis en la libro "Kontrauleghema Historio de la Esperanto-movado en Japanio"(verkita japane de SAT k-doj Miyamoto Masao kaj Oosima Yosio).

"La Vocho de la Popolo" estis eldonita en Chinio, kaj ne en Japanio. La chefeldonanto estis Sifo (Shi-fu). Japana anarkiisto kaj preslaboristo Yamaga Taizi, SATano, helpis eldonadon en Shanhajo. Ghi estis dulingva: china-esperanta.

Ne Shin-fu, sed Shi-fu, kiel supre. Lia vera nomo estas Liu Shifu. Li forjhetis sian familian nomon Liu, dirante, ke anarkiistoj ne bezonas familian nomon, char familio kaj paternalismo estas postrestajho de fełdismo kaj unu el la bazoj de la shtata regado. Ekde tiam li nomighis simple Shi-fu, au esperante Sifo.

------------------------------------------------------------------------------

--

Gheo el Francio legis la jenon :

1907, 15-jaragha : Jamaga Taiji forlasis mezlernejon, kaj venis al Tokio; li ekloghis en la eldonejo Yuraku-Sā. (La direktoro de la eldonejo, Abiko Sadajhiro estis unu el la fondintoj de Japana Esperanto-Asocio organizita en la jaro 1906. La oficejo de JEA lokighis en la eldonejo Yuraku-Sā).

Jamaga lernis Esperanton en la kurso okazigita en la eldonejo, tuj post kiam li dungighis....

... 1910, 18-jaragha: la eldonejo Yuraku-Sā bankrotighis. Jamaga eklaboris en la presejo Cukijhi-Kappan. (Ankał la oficejo de JEA translokighis)...

... -- Kiel ne-lerta kompostisto por la latinaj literoj, mi eklaboris en la presejo Cukijhi-Kappan, kiu presas la organon de JEA: "la Japana Esperantisto". -- (skribis Yamaga).

... 1911, 19-jaragha: Harada Sīntaro, lerta kompostisto en la presejo, aranghis por Jamaga renkontighon kun Oosugi Sakae (tiama gvidanto de anarkiista movado en Japanio).

(En la 28-a de junio, 1906, 6 tagojn post la fondigho de JEA, Koutoku Sjusui, socialisto reveninta el Usono, faris epokfaran prelegon pri sindikatismo. La prelego donis gravan turnopunkton al la japana laborista movado, kaj ghi estis historie la unua deklaro de anarkiismo en Japanio. Kvar jarojn poste, en junio de la jaro 1910, Koutoku kaj la kamaradoj estis arestitaj pro la falsa "Majestatenca Krimo" elknedita de tiamaj registoj. Multaj kamaradoj estis morto-kondamnitaj post 6 monatoj da malpublika jugho. En januaro 1911, Koutoku kaj aliaj estis ekzekutitaj. Harada estis konato de Koutoku, kaj estis amika precipe kun Kanno Suga -- mortokondamnita kiel chefkrimulino en la afero --. Sed li feliche povis eviti areston kaj psełdonome trovis laboron en la presejo Cukijhi-Kappan.

Post la "Majestatenca Krimo", furiozis severa persekuto fare de la registaro kontrał socialistoj en la tuta Japanio. Postaj historiistoj nomas tiun periodon "vintra periodo". Movadaj aktivuloj kashis sin kaj evitis persekuton. Malgrał tia malfavora kondicho tamen la sorto kondukis Jamaga al renkontigho kun Harada kaj Oosugi, kiu hazarde povis eviti la intence kneditan krimon fare de la registoj, pro la fakto ke li restis en malliberejo dum la falsa krimo estis knedata. Jamaga firme metis la unuan pashon en la vivon kiel esperantisto-anarkiisto)...

...1912, 21-jaragha: La polico severe observis Jamaga. Lał la konsilo de Oosugi, li venis al Kioto...

1914, marto, 22-jaragha: Lał la letero de Oosugi, Jamaga kashe iris al Shanhajo. Li helpis eldonadon de la gazeto "La Vocho de la Popolo" fare de Sifo (Liu Shi-fu, china pionira anarkiisto).

("La subtera eldonejo de 'La Vocho de la Popolo' havis man-movan presilon kaj kompletojn da litertipoj por Esperanto kaj por la china lingvo. La gazeto eldonighis semajne, kun 32 paghoj inkluzive fotojn, du-lingve en Esperanto kaj la china. La membroj de la eldonejo konsistis el 7 junaj virinoj kaj 10 viroj, krom Sifo kaj lia fratino Mucute. Amaso da laboroj por la semajna eldonado de la gazeto: manuskripti, redakti, komposti, presi, bindi kaj ekspedi, postulis superhoman labor-strechon de Sifo. Mi eklaboris tuj por la Esperanta parto de la gazeto." -- skribis Jamaga).

1914, oktobro: Oosugi leteris al Jamaga, ke li komencos eldoni la organon de japanaj anarkiistoj "Heimin-Sīnbun (la tria). Jamaga revenis Japanion por helpi la laboron.

(La organo ricevis severan malhelpon fare de la registaro. Prohibicio kaj konfisko sinsekve minacis ghin ekde la unua numero ghis la lasta. Ghia eldonado devis esti chesigita che la 6-a numero. Oosugi forvendis sian posedajhon, sed li ne povis nuligi la grandan ekonomian shuldon.).

1915, 23-jaragha: Jamaga loghis che Oosugi kun Aisaka; vendis malnovan librojn surstrate; subtere eldonis la broshuron "Al la Junuloj" verkita de Kropotkin; formis grupon anarko-esperantistan kune kun Hukuta Kunitaro kaj Aisaka.

(Tiutempe venis Erosenko al Japanio. Denove viglighis Esperanto-movado en Japanio. "Du fojojn monate oni havis regulan kunsidon en kafejo en Ginza. Chiufoje cheestis Osaka Kenji, Cifu Tosio, Hukuta kaj Jamaga. Foje, partoprenis Kuroita, Takusari Kouki (inventinto de stenografio), Nakamura Cuneo (estro de meteorogia observatorio) kaj Erosenko. Erosenko akompanata de Kamicika Ichiko (jhurnalistino) ofte cheestis la "stud-kunsidon" organizitan de Oosugi. Kiam li prelegis pri la rusa anarkiisto Kropotkin, kun kiu li renkontighis en Londono, interpretis Hukuta.")...

Eltirita el la enkonduko skribita de Moukai Kou en la libro titolita :
"Lao Cu esperanta" de Jamaga Taiji
du-lingva, japana-esperanta
Eldonejo: biblioteko Yamaga
c/o Segawa 544 Mito Uciura,
Numazu, 410-02 Japanio
1-a de marto 1992