Interne de pli largxa anarkiisma movado, sintenoj al sekso kaj seksemo diversas. Tiuj vidmanieroj etendigxas de la ideo, ke 'io ajn bonas' inter interkonsentantaj geplenkreskuloj gxis pli tradiciaj sintenoj pri libera amoro inter individuoj. Sed komunaj ideoj inter la diversaj opinioj estas subteni seks-liberecon kaj kontrauxstari seks-ekspluaton. Tamen, esti por seks-libereco kaj kontraux seks-ekspluato povas esti largxe interpretataj, kaj konsistas el diversaj kaj foje interkonfliktaj analizoj farataj de diversaj anarkiistoj.
En iuj anarkiismaj tradicioj (ankaux cxe iuj gemaldekstruloj) ofte ekzistis signife puritana fadeno pri sekso kaj agadoj, kiajn oni gxenerale opiniis frivolaj. Eble ni konas la faman rakonton pri Emma Goldman, kiu tra vespero dancis kun la uloj dum anarkiisma festo. Tiam iu viro kritikeme diris, ke sxiaj frivolaj faroj ne konvenas al revoluciulino (eble ni konas ankaux sxian koleregan respondon). Ni scias ankaux, ke dum la hispana revolucio oni akuzis sekciojn de la anarkiisma movado pri simila puritanismo. Kaj la ideo, ke anarkiismaj kaj komunismaj gerevoluciuloj devas iel vivi kiel asketaj monahxoj, ankoraux dauxras hodiaux.
Anarkiismaj verkistoj de la 19-a jarcento kiel Octave Mirbeau (kies romanojn la tiama beletra establitaro klasifikis kiel pornografion), kiu en 'Taglibro de cxambristino' portretis seksemojn de la burgxaro tiamaniere, ke poste Jean Grave diris, 'Kiaj malpureco kaj putrigxo kusxas sub la bela suprajxo de nia socio!' Gxuste, la proleta kontraux-heroino de Mirbeau, Celestine, certe ne estis seks-sanktulino, sed la emfazo pri tiel nomataj seksaj 'perverseco' kaj 'dibocxeco' kiel iaj ricxulaj ludoj klare sugestas imagon, ke seks-kaprico estas iel burgxa. Tio ne tute malsamas disde tiuj el la ortodoksa maldekstrularo, kiuj iame diris al ni, ke 'samseksemo estas nur burgxa malsano'.
Krome, la plu dauxrantaj efikoj de iuj elementoj el la virina liberiga movado igis multajn feministinojn kaj iliajn virajn subtenantojn kaj adopti puritanajn sintenojn al sekso kaj seksemo, kaj firme favori cenzuradon kontraux pornografio kaj kelkspecaj erotikajxoj.
Sendube, multaj pozitivaj ideoj devenas el la feminismo kaj la gxenerala virina movado. Tamen grava negativajxo estas la kresko de la kredo, ke cxiuj viroj estas esence kaj propre ekspluatemaj al inoj (efektive, bazite sur la reala vero, multaj viroj tiel kondutas - aux ofte aux foje). Kontraste, oni vidas inojn kiel viktimojn de vira superregado kaj premado. De tie, iuj feministinoj poste faris gigantan salton de kredo kaj asertis, ke cxiuj viroj estas (aux efektive aux almenaux potenciale) seksatencantoj kontraux virinoj. Aliflanke, tiaj feministinoj pentris inojn kiel fundamente sanktajn, preskaux senseksemajn homojn, sed koruptigxemaj pro viroj. Plie, tiuj inoj, kiuj aktive eliras por trovi kaj fiki ulojn (aux kiuj eble parencas kun viraj 'malamikoj'), fakte estas nur trompitaj de viroj kaj ilia patriarkia sistemo. Sekve, tiu vido pri inoj kiel 'senseksemaj-ekspluatitaj' ege similas kutimajn religiajn mitojn (ekz. pri la virino kiel 'aux madono aux putino'), kaj estas tute reakcia. Malfelicxe, ecx kelkaj anarkiistoj alkrocxigxas al tia supereca morala rubajxo.
Sub kapitalismo, cxiu homo kaj ajxo estas varo, kaj ni cxiuj havas merkatan prezon. Cxu ni vendas nian laborforton kiel laboristoj, aux cxu ni acxetas bezonatajxojn (aux ne tute bezonatajn ajxojn) kiel konsumantoj, ni cxiuj ekzistas en ligiteco kun la varsistemo de la mondkapitalismo.
Do, sekso tiel ne estas escepta, kaj gxi ne nur estas vendebla afero, sed agreseme vendebla sub kapitalismo (ni cxiuj scias, ke oni sekson vendas). Tamen, kiam oni acxetas aux vendas sekson - cxu per pornografio, cxu per prostituado, ktp. - la maldekstro, por-cenzuradaj feministinoj kaj kelkaj anarkiistoj emas vidi tiun komercon iel multe pli malbona ol aliajn specojn de kapitalisma expluatado.
Ekzemple, erotikdanca klubo lastatempe malfermigxis en urbo ne tro malproksime de mi, kaj oni tuj organizis kampajnon por fermi gxin. Nu, mi ne scias, cxu anarkiistoj partoprenis la kampanjon, sed mi scias, ke iuj anarkiistoj opinias tian aferon inda.
Jes, mi komprenas argumentojn de pro-cenzuradaj feministinoj. Tamen, la vidpunkto, ke pornografio (aux jen erotik-dancado) iel provokas viron fari perfortajxon aux seksatencon kontraux virino, laux mi estas tre dubinda. Ankaux, tiu trosimpligema kredo pri pornografio kaj gxenerale la seks-industrio - kiu lauxdire estas loko, kie virinoj estas ultra-ekspluatataj viktimoj - sxajnas al mi deveni el speco de konservatismo aux liberalismo, kripto-religia moralismo kun bulo da sensaciema mitologio el la burgxa amas-komunikilaro. Sed tiu vidpunkto bazigxis nur iomete sur la realeco de la seks-industrio, kiu vere estas tre largxa kaj multfaceta afero.
Evidente, granda parto el la seksindustrio estas abomene ekspluata, kaj foje ekvivalentas veran (ne salajratan) sklavecon, estante nur metodo ebligi fiprofiton al grandaj kaj malgrandaj, legxaj aux nelegxaj komercistoj. Tamen, mi diru, ke (certe en Okcidenta Euxropo kaj Norda Ameriko) multaj facetoj de la seksindustrio estas nek pli nek malpli ekspluatecaj ol iu ajn kapitalisma entrepreno. Plie, aliaj facetoj estas tiom ne-ekspluatecaj kiom entute eblas sub kapitalismo. Do, gxeneraligi tro pri la seksindustrio kondukas nur al nekompleta kaj naiva kompreno, kaj informas neniom pri la efektivaj kondicxoj en gxi.
Nu, mi emas opinii, ke erotikdancaj kluboj estas ekspluatecaj kaj... fekaj. Sed kadre de la pli largxa soci-ekonomia arangxo sub kapitalismo, mi metu ilin en kategorion de 'nek pli nek malpli' por ekspluataj industrioj. Cxe erotikdancaj kluboj en Orienta Euxropo kaj Norda Ameriko, kutime ekzistas precizaj sekurec-reguloj pri 'ne tusxado' inter dancistinoj kaj spektantoj. Do, se oni ne gxenigxas pro okulumado de ulo aux uloj, la monenspezo ne estas tro malbona (pli alta ol cxe aliaj laboroj farataj de proletaj inoj). Gxi estas ankaux tia laboro, cxe kiu oni povas enveni kaj eliri, kiel placxas, kaj la horoj ofte estas flekseblaj. Vere, dungantoj kutime diskriminacias, dungante nur tiujn, kiuj estas stereotipe 'allogaj' aux 'amorecaj', aux kiuj estas sub ia agxlimo - laux la regulo, ke tio allogas klientojn.
Jen, kiel anarkiistoj, ni devus sinteni al erotikdanca klubo simile kiel al kinejo, aux fandejo, aux memserva vendejo - alivorte, ni parolus pri kutimaj kapitalismaj komercoj. Sed kompreneble ne estas tre facile, cxu?
Kial homoj emas koleregi pri tiaj kluboj kaj volas tuj fermigi ilin? Sed kial ili kutime malpli interesigxas pri loka sxvitejo, kiu fipagas nur sumeton al nelauxlegxaj laboristoj, kiuj laboras dum 12 horoj tage? Cxu pro la ideo, ke virino auxdacas duon-nude danci por akiri duon-decan salajron? Aux cxu la kampanjantoj volas ne havi privatajn kaj (ni agnosku, ne tre) malbonajn agadojn en sia najbarajxo?
Krom tio, kial oni emas esti indiferenta pri kampanjo kontraux loka sxvitejo? Cxu oni opinias: "Estas nur bando de fremduloj, kiuj laboras tie"? Do cxu rifugxintoj, kiuj laboras longe kaj suferas malbonajn kaj dangxerajn laborkondicxojn, estas al tiuj kampanjantoj egalaj? Cxu ili kredas, ke la sxvitejo estas almenaux "honesta laboro"? Aux cxu ili opinias, ke tiaj sximaj aferoj en la najbarajxo estas iel en ordo?
Temas pri tiuj 'nek pli, nek malpli' ekspluataj facetoj de la seksindustrio (ekz. erotikdancaj kluboj); mi suspektas, ke ni fakte parolas pri moraleco. La cxefa punkto estas, ke homoj sekse uzas siajn korpojn por akiri monon. "Kaj evidente, nur vere kaj tute ekspluatata homo faras tion, cxu ne? Aux eble iu, kiu suferas pro psikologia problemo... aux seksatencitaj dum infaneco... aux senpova trompito... aux iu, kiu estas malamik(in)o... Nu, kial respektinda virino permesu al viro tiel objektigi sxin?"
Mi bedauxras, sed kelkaj el ni ne vere forigas de si tiajn reakciajn vidpunktojn, kiuj ankoraux pritraktas sekson kiel grandegan tabuon. Sekso vendebla, sekso kiel varo; sekso publike, sekso kaj presite kaj filme; strange, bizare, kaprice, feticxe; ribelema sekseco kaj misiista seksumado; fakte, ia ajn sekso, aparte publike estas problemo.
Do homoj, kiuj elektas ataki sian lokan erotikdancan klubon, sed ne sian lokan sxvitejon, faras tion pro persona moralo aux moralismo pri sekso. Estas evidente morala diskuto pro la fakto, ke se oni parolus nur pri simpla ekonomia rilato, gxi vere estus tiel rutina afero kiel en alia industrio. Sed ni ne parolas tiel, cxu? Do, kiam kelkaj anarkiistoj elektas kontrauxstari seksklubon aux seksbutikon, ili ne bazas siajn agadojn sur ia klasa analizo, sed sur morala kredo - inkluzive la ideon, ke ili scias tion, kio estas plej bona por ni cxiuj - kio konsekvence signifas, ke tia anarkiismo eble dubindas. Tiu altigo de kontrauxstaro kontraux la seksindustrio estas persona morala elekto kaj tute ne koncernas revolucian klasan analizon aux la anarkiismon mem.
Alia gxenokrea aspekto de la por-cenzurada ideologio estas la nescio (eble intenca) pri seksa malfermeco kiel liberiga, ecx revoluciema forto. Ne hazardas, ke dum multaj revoluciaj epizodoj, pornografio kaj erotikajxoj ludis signifan rolon interne de revolucia kulturo populara. Seksa bildigado, kreita pro plezuro jam ekzistas dum jarmiloj, sed kutime gxi estis alirebla nur por ricxuloj, kleruloj, kaj la alta klerikaro. Sed dum la unua franca revolucio, pli largxa seksa sinesprimado rangis en la unua vico. Alivorte, seksa bildigado libere havebligxis ankaux por plebanoj. Mi iam legis ankaux ion pri la fruaj tagoj de la 1974-a portugala revolucio... Dum la fasxisma diktaturo ekfalis, kaj la antauxe malpermesitaj literaturajxoj subite libere havebligxis, oni povis trovi verkojn de Bakunin, Kropotkin, Marks kaj Lenin apud diversaj pornografiajxoj. Kaj historie ne hazardas, ke kiam la reakcio reasertas sin, kaj Bakunin kaj pornografiajxoj iras la unuaj sub la vendotablon. Ankaux ne hazardas, ke pornografio kaj "kontrauxlegxa sekso" estas gravaj krimoj kaj severe punataj de iuj el la plej premantaj (kaj interalie, kontraux-virinaj) regximoj en la mondo.
Sed mi ne diras, ke pornografio mem estas mirinda liberiga afero. Tute ne. La plejparto (aparte la t.n. "molaj" specoj, produktitaj de grandaj konzernaj amas-komunikilaj imperioj) estas tute terura, kaj spegulas tre kontrauxvirinajn kaj kapitalismajn valorojn, kaj sxajne allogas nur la plej tedajn, sekse repusxitajn, konformismajn virojn. Sekve, se pornografio estus la mangxajxo de amo, tiu estus "Macdonalds".
Interese, en Okcidenta Euxropo (kaj versxajne aliloke) tiaj "molaj" rubajxoj estas normale haveblaj en kutimaj jxurnal-vendejoj; la burgxaro aktive promocias tion per siaj amaskomunikilaro, distribuaj retoj, ktp. Laux la establitaro, tia pornografio estas akceptebla kaj kelkaj el la plej konservativismaj institucioj servacxas gxin.
Aliflanke, laux la establitaro la t.n. "malmola" pornografio estas dangxera, renversa, kaj ofte estas afero por policistoj, kiuj sekve povas trakti gxin per konvenaj legxoj. Prave, kelkaj "malmolajxoj" estas acxaj kaj ecx dangxeraj, tamen iuj el la pli interesaj, ne prozaj, malpli stereotipaj kaj pli sekse diversaj erotikajxoj ankaux trovigxas sub tiu rubriko.
Sed aliflanke, pornografio (bona kaj malbona) kompreneble estas nur pli spektaklo; ludo por pasiva observanto. Sed sekso kaj seksemo ne estas pasiva afero, sed io, kion ni aktive partoprenas.
Jen demando: cxu povas ekzisti anarkiisma vido pri sekso? Cxu ecx eblas anarkiisma sekseco aux seksemo? La fakto, ke iuj legantoj versxajne profunde kontrauxas kelkajn punktojn en tiu cxi artikolo tentas min nei. Krome, iuj gekamaradoj eble argumentas, ke tia diskuto pri sekso deturnas nin de la realaj bataloj kontaux kapitalismo, la sxtato, kaj aferoj de pano kaj butero. Sed laux mi, ne estas deturno pritrakti sekson kaj seksemon. Plie, tio ne estas tro for de tiuj klasbataloj pro pano kaj butero.
Mangxi, trinki, havi tegmenton super niaj kapoj kaj seksumi: cxiuj estas bazaj hombezonajxoj. Efektive, seksmanko ne kutime mortigas nin (ne kiel malsato, cxu?), sed seksmalsato gravas kaj vere povas malsanigi la menson. Ja multaj geplenkreskuloj kutime partoprenas seksumadon, kaj foje gxi estas tre bona afero, sed alifoje gxi estas tute ne gxuinda. Aldone, pli malfermajn kaj diversajn seksemojn forte subpremadas la familio, eklezio, sxtato, edukada sistemo, premado fare de la egalula grupo, la amas-komunikilaro, kaj kompreneble la kapitalismo mem... sed ankaux pli progresemaj homoj: geribeluloj, geradikaluloj, gemaldekstruloj, anarkiistoj, komunistoj.
Sekve, kvankam multaj homoj ne suferas plenan seksan malsategon, oni tamen supozas, ke multaj el la plenkreskuloj de la mondo suferas almenaux pro malsuficxa seksa nutrigxo (kio kompreneble povas konduki al problemoj kiel manko de memfido, deprimo kaj aliaj mensmalsanoj, alkoholismo, narkotomanio, memmortigo). Do mi opinias, ke tiu situacio estas pritraktenda de ni gerevoluciuloj.
Mi jam menciis vidpunkton, kiu asertas, ke iaj ajn sekskapricoj (kutime vortpentritaj kiel "deviado", "dibocxeco" aux "perverseco") estas iel kapitalismaj aux burgxaj trajtoj. Se tio pravus, cxu seksumado konforma al anarkiisma socio estus nur tia, kiu firme radikus en anarkiisma soci-realeco? Aux pli abrupte dirite, cxu ebla anarkiisma socio estus relative sen sekskapricoj? Mi mem sincere esperas, ke ne. Tia seksa estonteco iel rememorigas al mi la infanan vidon pri la kristanisma "cxielo", kie dum la tuta tago oni sidadas sur nubo kaj cxiam ludadas harpon. Kaj prave, "infero" cxiam sxajnis multe pli interesa al mi! Krom se... eble seksfantazioj pri socie justaj kaj egalaj seksrilatoj inter laborista konsilantarano kaj mandatita loka delegito interesus al oni... aux cxu "amasa seksagado" estus preferata?
Sekseco, kompreneble, ofte spegulas soci-realecon, sed certe tio ne estas nepra kaj gxi ofte povas rilati al nekonataj aux neniam spertitaj aferoj. Cxiuokaze, seksumado kutime ne bone funkcias sur la racia aux filozofia nivelo (escepte en artikoloj kiel tiu cxi). Kaj homoj povas fari cxiajn strangajn, sxajne frenezajn agojn dum seksa ekscitigxo. Ekzemple, eble oni ludas potenc-intersxangxajn fantazi-ludojn, aux feticxismon, aux transgxenrismon, ktp. Ofte oni ne povas kompreni, kial tiaj interesoj placxas; oni ofte nek volas scii la kialon (por gardi ekscitan aferon kontraux ebla banaligxo). Plie, tio ne signifas, ke oni indulgas (aux volas indulgi) nesanajn seksemojn aux agadojn. Bedauxrinde, la psikiatrio tradicie proponis medikamenton aux la frenezulejon al homoj, kiuj gxuis kaj gxuas kapricajn kaj bizarajn seksemojn (aparte al homoj el la laborista klaso). Burgxa socio kaj gxia amaskomunikilaro preferas etikedi tiajn sekse discelajn homojn "geperversuloj".
Gravas, ke ni neniam opiniu tiel. Se revoluciaj anarkiistoj iam denuncus iun ajn pro malsamaj seksemoj, estus katastrofo ne nur por la anarkiismo kiel inda filozofio, metodo kaj movado, sed ankaux por nia klaso kaj la estonta homaro.
Laux mi, revoluciema sinteno al sekso kaj seksemo nepre ampleksu kredon, ke seksaj agadoj kaj rilatoj estu sendangxeraj, liberaj, diversaj kaj interkonsentaj; kaj ni agnosku, ke homoj estas samseksemaj, ambauxseksemaj, aux aliseksemaj; de la monogamaj gxis la poliamoraj, de neinteresitaj gesenseksemuloj gxis furiozantaj gemultseksemuloj, de plej mildaj seksumantoj gxis la plej malmolaj kaj severaj sado-masohxismaj seksludantoj. Fine, se oni sendangxere kaj interkonsente seksumas (kiel ajn strange laux ni), kaj cxiuj partoprenantoj felicxas, do kial oni havus problemon?
Espereble, anarkiismo implicas seksajn liberecon, malfermecon, honestecon kaj egalecon. Kaj tio ne signifas, ke oni organizus dejxortabelon por decidi, kiu rolu supre kaj kiu sube. Ne, honesteco ekzistas, kiam oni vere kaj nejugxate povas sekse esprimi sin, sen ia timo pri reakciaj etikedoj kiel "perversul(in)o" aux "fisamseksemul(in)o".
Do tiam, kiam homoj vere estas sekse honestaj, iuj strangajxoj povas okazi. Kaj tio, iel propre, povas esti tute revolucia.
(Tiu teksto ankaux trovigxas en "Liberecana Ligilo" n-ro 107)