LONDONO 2002 - LA POPOLO AMASIGXAS KONTRAUX MILITO EN IRAKO...

Sabaton la 28-an de septembro en Londono okazis eble la plej granda kontraux-milita manifestacio iam vidita en Britio.

La organizantoj (kiuj eble emas supertaksi) informas, ke cxirkaux 400,000 homoj partoprenis. La policaro (kiu cxiam ege subtaksas) diras, ke ciferoj estis iom pli altaj ol 150,000.

Ege granda gxi do estis. Homoj elvenis de cxiuj partoj de la lando (kaj ecx el eksterlando), kaj dum miaj du kamaradoj kaj mi veturis la 150 kilometrojn de Lestero gxis Londono, ni gxoje rimarkadis kaj hojadis multajn auxtobusojn, kiuj evidente ankaux iris al la manifestacio.

Tiu manifestacio estis kolektive organizita de diversaj grupoj: la maldekstra Koalicio Haltigi la Militon, Kampajno por Nuklea Malarmado (CND), kaj la Islama Asocio de Britio. Ilia intenco tamen estis ne nur kontrauxi militon en Irako, sed ankaux kunligi kaj subteni liberecon en Palestino. Do gxi efike spegulis la diversecon (kaj progresema kaj reakcia) de nuntempaj britanoj. Cxie, oni povis vidi sindikatistojn, anarkiistojn, cxiujn specojn da markisto, islamanojn, kristanojn, pacistojn, ekologistojn, geliberalulojn, rugxajn, nigrajn, kaj palestinajn flagojn, ktp... Tamen, mi ne rimarkis ecx unu videblan Labor-partianon tie!

Impona tio certe estas, sed mi konfesas, ke tia largxa populara frontismo al mi estas iom indiferenta. Sekve, mi kaj miaj gekamaradoj el la Anarkiista Federacio tuj aligxis la anarkiisman kaj kontraux-kapitalisman blokon de DAAWN (Rekt-agado Kontrau la Milito, Nun!).

Niaj standardoj kaj flugfolioj proklamis, ke nur rekt-agado haltigos la militon... ni sabotadu la militon... ni kontrauxas cxiujn militojn krom se klasmilito... ni kontrauxstaras cxiujn diktatorojn - Blair, Bush kaj Saddam... ktp.

Laux kutimo, ni allogis la plej grandan kaj ege fortan 'polic-protektadon'. Tamen, neniu emis stratbatali kun la policanoj, nek frakasi fenestrojn. Ni trompis la esperojn de la burgxa amas-komunikilaro, cxu ne?

... SED KIUJ AUXSKULTAS?

Juna jxurnalisto el aux la BBC-a aux ITV-a televidila novagx-teamo poste demandis al Tony Blair, "Kion vi volas diri al tiuj, kiuj marsxis kontraux la milito hodiaux?" Nia cxefministro tamen elektis tute ignori la eble ankoraux duon-honestan burgxan jxurnaliston.

Lastatempe, laux pluraj opinienketoj, cxirkaux 70% el la brita logxantaro kontrauxas tiun militon. La "socialisma" amas-murdisto ankaux elektas ignori tion.

Jes, AMAS-MURDISTO! Ne forgesu, ke cxirkaux 500,000 infanoj jam mortis en Irako - rekte pro la sankcioj de Bush, Blair, kaj la aliaj politikistoj en Usono, Britio, kaj aliaj landoj. Kiom da infanoj mortos dum kaj post venonta imperiisma milito?

La fakto, ke la plimulto cxi tie kontrauxas la militon, kaj la fakto, ke cxirkaux 300,000 homoj elektis marsxi tra la stratoj de Londono por publike kontrauxstari tiun militon, signifas nenion, kaj la rabistoj neniam auxdos nin. Sed la fakto, ke Irako estas petrolfonta-regiono, kiu ankaux kusxas en tre strategia grava loko, tamen signifas multan.

La manifestacio imponis, kaj iom inspiris, sed sxangxos nenion. Fine, nur amasa rekt-agado haltigos la militon.