Header image  
www.iaf-ifa.org  
  CONGRESS ::
   
 
VII Anarkiista mond-kongreso 2004


Dum la paska semajnfino okazis la sepa kongreso de la Internacio de Anarkiistaj Federacioj en franca urbo Besancon, la naskloko de Pierre Joseph Proudhon.  Gxin partoprenis pli ol 100 delegitoj el la federacioj (inkl. el Iberio, Francio, Belgio, Italio, Germanio, Cxehxa Respubliko, Slovakio, Argentino, Rusio, kaj Britio).  Ankaux partoprenis aliaj, kiuj interesas pri laboro de IAF - brita anarkiisma revuo Freedom (Libereco), anakiistaj organizajxoj el Belorusio, Urugvajo kaj Venezuelo.

La kongreso estis sxanco amasigi diversajn spertojn pri luktoj por analizi nuntempan internacian situacion, ankaux por plani kaj kunordigi rezistadon al kapitalismo, la sxtato, religio, kaj la militigxo de la mondo.

Renkontante anarkiistojn el multaj malsamaj partoj de la mondo, kiuj spegulas plurajn generaciojn, indikas, ke anarkiismo estas kreskanta kaj vibra movado.  Kapitalismo estas tutmonda, sed tiel estas anarkiismo.  La sukceso de la kongreso, kunigxante signifajn sekciojn de tiu tutmonda movado estas grava pasxo al konstruo de efika rezisto internacia.

La kongreso estas vivanta ekzemplo de anarkiisma organizajxo, kiu montras, ke principoj de federacio kaj rekt-demokratio ne estas utopiaj revoj, sed tia estas la plej bona maniero organizi kiel geegaluloj, kaj sen estroj.

La federacioj reasertis deziron kunlabori kaj agadi mondskale.  La kongreso konkrete klopodis, ke IAF kiel internacio ne nur kondutu reage, sed agu ofensive kontraux kapitalismo kaj la sxtato.