Header image  
www.iaf-ifa.org  
  HOME ::
   
 
PRINCIPOJ - Internacio de Anarkiistaj Federacioj iaf-ifa

PREFACO

La Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF - IFA) estas internacia organize de anarkiistaj federacioj kiu, laux deklaro de sia principoj estas rilatita al la Unua Internacio, fondita en Saint-Imier (Svisio) en la jaro 1872.

IAF - IFA luktas por:

- neniigo de cxiuj formoj de auxtoritatoj – ekonomiaj, politikaj, sociaj, religiaj, kulturaj aw seksaj.
- konstruo de libera socio, sen klasoj, Sxtatoj aw sxtatbordoj, fondita laux anarkiista federaciismo kaj interhelpo.

Agado de IAF - IFA cxiam bazigxos je direkta akciono sen iu parlamentismo aw reformismo, ambaw teorie kaj praktike.

Fedracioj, aligxante al IAF – IFA, sindevigas disvolvi la plej efikan solidarecon inter si en cxiuj terenoj, kooperi kaj kunordigi cxiun iniciaton, regule helpi al IAF - IFA kaj ties sekretararo kaj disvolvigi anarkiista agado je la monda nivelo. cxiu federacio restas auxtonoma je sia propagando kaj disvolvigxo.

MEMBRIGXO KAJ EKSKOMUNIKO

Por aligxi al IAF - IFA federacio devas:

- akcepti la deklaron de principoj kaj agado de IAF - IFA difinitan far kongresoj.
- prezenti sian peton por membrigxo al la sekretararo, kiu devas sciigi pri tio cxiujn membrojn de IAF - IFA. Se neniu opono aperas de membraj federacioj dum ses monatoj, membrigxo tuj efektivigxas. Tio cxi estu unuanime ratifita far venonta kongreso. Se iu opono aperas, nur la kogreso povas rekoncideri peton por membrigxo.
 
Membreco devigas la federacon pagi membrokotizojn, kies sumo determenitas far kongreso.

IAF - IFA preferas ke nur unu federacio ekzistu en cxiu lando. Tamen, ne agnoskate la politikaj geografion kreitan far Sxtatoj, gxi ne kontrawstaras la membrigxon de kelkaj deferaj federacioj de sama teritorio, se neniu membrofederacio oponas tion cxi.

IAF - IFA akceptas membrigxo de plurnaciaj federacioj kiuj tiel praktikas anarkiistan internaciismon tra vastaj gerogafiaj kaj lingvaj terirorioj.
 
Se sekretararo ekscias pri longa senaktiveco de membra federacio, gxi devas sciigi pri tio cxiujn membrojn de IAF - IFA Se neniu opono aperas de membraj federacioj dum ses monatoj, ekskomuniko tuj efektivigxas. Tio cxi estu unuanime ratifita far venonta kongreso. Se iu opono aperas, nur la kogreso povas rekoncideri ekskomunikon

Se aktiveco de la federacio reaperas, gxi povas realigxi al IAF - IFA law la deklaro de principoj.
 
Se neniu granda regionala aux nacia organizo ekzistas, grupoj ankaw povas aligxi al IAF - IFA, kondicxe ke ili sindevigas krei teritorian federacion. Tia membreco, tamen, estas anticipa kaj IAF - IFA havas rajton, kadre de kongreso, rekoncideri gxin se gxi ne enkondukis al kreo de federacio. Nova federacio devas peti membrigxon al IAF - IFA.

INTERNACIAJ RILATOJ

IAF - IFA subtenas cxiujn ligojn en la anarkiisma movado por lukti kontraw regantaj strukturoj (informacia intersxangxo, solidareco ktp.) kaj povas voki delegatarojn al siaj sesioj.
 
KONGRESOJ

IAF - IFA kongresas je cxiu-trijare. Kongreso unuanime decidas pri orientigxo kaj agado de IAF - IFA.

Unu jaron antaw la kongreso, kunveno de sekretararo kaj respondeculoj pri internaciaj rilatoj difinas la programon, daton kaj lokon de la kongreso.

La kongreso debatas pri iniciatoj de la organizo kaj unuanime decidas, kiuj membroj de IAF - IFA estu sekretararo, kies tasko estas realigi la decidoj de kongreso.

SEKRETARARO

Sekretararo havas taskon klopodi pri kontakto kun respondeculoj pri internaciaj rilatoj de ciuj membrofederacioj. Ili kunvenu mondskale kaux kadre de georgrafia regiono unufoje po ses monatojn.

La sekretararo reprezentas IAF - IFA kaj gxia tasko estas pligrandigi gxian influon kaj disvolvigxon.

Plie:

- gxi stimulas kontaktoj kaj internaj debatoj ene de IAF - IFA.
- gxi sciigas pri okazoj, en kiuj necesas internacia subteno
- gxi publikas la federacian bultenon, organon por kontaktoj kaj internaj diskutoj de la organizo.
- gxi zorgas pri publiko de propaganda materialoj, ligitaj kun rezolucioj kaj agado de IAF - IFA.
- gxi raportas pri sia adado kaj realigo de siaj decidoj.

Sekretararo malorganizigxas antaux la kongreso.

OBSERVADO DE LA DEKLARO DE PRINCIPOJ

Malobservado de suprenomitaj praktikaj kaj etikaj postuloj, signifas, de facto malmembrigxon el IAF - IFA. Tio cxi estu unuanime ratifita far venonta kongreso.

SXANGXOJ EN LA DEKLARON DE PRINCIPOJ

Cxiuj proponoj, koncernantaj sxangxojn en tiujn cxi principojn estu prezentitaj al cxiu membrofederacio de IAF - IFA almenaux unu jaron antaux la kongreso, kiu povos diskuti pri gxi.