ifa logo
www.iaf-ifa.org
English | French | Spanish | German | Italian | Belarusian | Czech | Russian | Esperanto | Serbo-Croat
 
La Internacio de Anarkiistaj Federacioj

La Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IFA au IAF) estis fondita dum internacia anarkiisma konferenco en Carrara 1968 de tri tiamaj euxropaj federacioj el Francio, Italio kaj Hispanio, ankaux bulgara federacio ekzilita en Francio. Por kontrauxi internaciigo de sxtata kaj kapitalisma potencoj, kiuj rapide disvolvigas mondskale siajn influojn, IAF celas konstrui fortajn kaj viglajn internaciajn anarkiismajn strukturojn. Federacioj asociitaj en IAF opinias, ke tia organizo necesas por kunordigi sian internaciajn laboron, kaj efike kunlabori laux siaj komunaj celoj. Por plie plibonigi kvaliton de intersxangxo kaj kunlaboro, IAF ankaux subtenas proksimajn kontaktojn kun aliaj anarkiismaj organizoj, ekz. ILA (Internacia Laborista Asocio, t.e. asocio de anarki-sindikatistaj organizoj). Funkciantaj principoj en IAF estas federaciismo, liber-arangxo kaj komuna interhelpo. Por plibonigi kunordon kaj komunikadon kadre de IAF kaj subteni malfermitan adresejon por la publiko kaj aliaj anarkiismaj grupoj, starigxis internacia sekretararo, kiu neregule rotacias inter la IAF federacioj. Itala FAI eldonas anarkiisman jxurnalon, "Umanita Nova". La plejparto de la aliaj federacioj ankaux eldonas regulajn eldonajxojn, ekz. "Le Monde Libertaire" en Francio, "Tierra y Libertad" en Hispanio, Organize! kaj Resistance en Britio, kaj A-kontra en Cxehxio.